Nodo de Salomono

Antikva romia mozaiko en Aquileia (Italio).

La Nodo de Salomono estas historia dekora simbolo el du interplektitaj ovaloj, kiu interalie aperis en la antikva juda kaj prakristana arto. Ekzemple ĝi videblas sur la pavimo de la prabaziliko de Akvileja (4-a jarcento) kaj en la elfosaĵoj de la antikva sinagogo de Ostio.

Tradicia dekoracia motivo uzata ekde antikvaj tempoj, la simbolo estis adoptita de multaj kulturoj.

En nodo-teorio, branĉo de matematiko, la nodo de Salomono estas strikte dirite ne nodo, sed ligaĵo (interplektaĵo de nodoj, kiel ekz-e ankaŭ la boromeaj ringoj).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy